[ Pobierz całość w formacie PDF ]

riozo, la malnovan pensmanieron; la kontraûargumen-
toj diritaj al la avezzanano estis lia lasta rezisto.
La konversacia temo transiris al aliaj landoj kaj Rusio,
çar min atingis frazo de Berardo, kiu diris:
 Çu Rusio? Diru al mi la veron: çu vere ekzistas tia
Rusio, pri kia oni tiom parolas? Çiuj parolas pri ¸i, sed
neniu iam estis tie. Kafonoj vizitis eç Amerikon, Afrikon,
Francion. Sed neniu iam vidis Rusion.
208
FONTAMARA
eLIBRO
Pri kelkaj punktoj, ekzemple, kiam en la diskuto temis
pri libero, Berardo estis nekonvinkebla.
 Çu libero paroladi publike? li demandis.  Sed ni ne
estas advokatoj . . . Çu libero presi? Sed ni ne estas pre-
sistoj. Kial vi ne parolas prefere pri libero labori, pri li-
bero posedi teron?
Poste mi ekdormetis. Kelkajn horojn mi estis dormin-
ta, kiam Berardo vekis min. Li sidis çe miaj piedoj kaj la
avezzanano estis apud li. Mi miris, ke ili estas ankoraû
vekaj kaj ne çesis interparoli.
 Pardonu, Berardo diris al mi,  tuj mi lasos vin redor-
mi . . . Çu vi konas la historion de princo Torlonia?
 Ne interesas min, mi respondis al li,  çiuj rakontoj
pri princoj estas egalaj. Lasu min dormi!
 Vi sciu, ke t.n. princo Torlonia estas nek princo, nek
Torlonia. Nu, se vi kapablas, dormu . . .
 Çu vi son¸as? mi demandis al li.
 Sciu, respondis Berardo,  ke t.n. princo Torlonia,
kiun la kafonoj adoras kiel teran dion, venis Italion an-
taû proksimume cent jaroj, kiel kantinisto de franca re-
gimento. Li ne nur ne estis princo, sed eç ne kavaliro kiel
don Pazienza. Li estis vendisto de vino kaj kolbasoj. Lia
nomo estis eç ne Torlonia, sed Torlogne. Li estis franco,
spekulaciisto. Li spekulaciis je milito, je salo, enspezis
per pastroj, per la piemontanoj, ÿtelis dekstre kaj mal-
209
FONTAMARA
eLIBRO
dekstre kaj estis nomata antaûe duko kaj poste prin-
co . . .
 Çu vi son¸as? mi redemandis al Berardo.
Sed Berardo turnis la dorson al mi kaj denove ekdis-
kutis kun la avezzanano. Ili ne plu miskomprenis unu la
alian. Laû la parolmaniero kaj gestoj oni povis konklu-
di, ke Berardo cedas çiun reziston. Çio, kion li rakontis
pri Torlonia similis fabelon, sed la antaûa Berardo avi-
dis tiajn fabelojn.
Dum ili plu parolis, mi ree ekdormis kaj veki¸is ma-
tene. Berardo iris kun grandaj paÿoj tien kaj reen en la
çelo, kvazaû enka¸igita leono. La avezzanano kuÿis apud
mi, sed ne dormis. Li estis tiel proksima al mi, kvazaû
atendanta mian veki¸on.
 Çu vi fidas Berardon? li flustre demandis al mi.
 Jes, mi respondis.
 Çiuj kafonoj devas fidi lin, aldonis la avezzanano.
 Diru en Fontamara, ke çiu lin devas fidi. Li estas ekster-
ordinara homo. Tio, kio al li okazis, ne povis ne okazi al
li. Verÿajne ne trovi¸as nuntempe en tuta Italio kafono,
kia li. Ripetu tion en Fontamara. Oni faru, kion li diros.
Sendube oni liberigos vin hodiaû aû post kelkaj tagoj kaj
resendos vin hejmen. Mia sorto estos eble alia. Pardonu,
ke mi tion ne klarigos al vi: Berardo diros al vi çion en
Fontamara. Tio, kion vi devas fari, estas repacigi Berar-
210
FONTAMARA
eLIBRO
don kun Raffaele Scarpone. La ceteron Berardo jam
scias.
Je la oka oni donis al ni tason da kafo. Berardo çesis
paÿi tra la çelo kaj diris al la gardisto:
 Mi deziras tuj paroli kun sinjoro policestro.
 Atendu vian vicon, diris la gardisto kaj foriris.
Tiu dialogo ne pasis ne rimarkite de la avezzanano,
kiu time rigardis al Berardo. Li ne kura¸is peti al li kla-
rigojn, sed timo pri perfido kuÿis en lia rigardo.
Je la naûa oni kondukis nin triope al la policestro.
Berardo antaûenpaÿis kaj diris:
 Sinjoro estro, mi pretas diri la tutan veron.
 Parolu! diris la homo de la le¸o.
 La paketo kun malpermesitaj presaîoj, trovita en la
man¸ejo çe la stacio, apartenas al mi . . . Mi igis ilin
presi por distribui inter la kafonoj . . . La Fama Neko-
nato estas mi.
211
FONTAMARA
eLIBRO
ÇAPITRO X.
a Nekonato, la Fama Nekonato estis arestita!
L Post la sciigo, ke la Nekonato, la Fama Nekonato,
estas arestita, îurnalistoj, faÿistaj kaj altaj ÿtataj funkci-
uloj vizitis la policejon, kie ni estis en mallibero.
Kaj la Nekonato estis kafono . . .
La polico serçis lin en urbo, sed çu eç unu urbano res-
tis nekonata? Çiun urbanon oni konis, registris, stampis,
spionis. Ankaû la revolucia urbano (precipe la revolucia
urbano) estis registrata, stampata, konata. Sed kafono?
Kiu konas kafonon? Çu ekzistis iam registaro en Italio,
kiu konis la kafonon? Kaj kiu iam konis, registris, stam-
pis, spionis, çiujn kafonojn?
Do la Nekonato, la Fama Nekonato, estis kafono.
Multfoje oni trenis Berardon el la çelo por montri lin
al çiu nova funkciulo, kiu deziris esplordemandi lin aû
nur vidi la kafonon (la Nekonaton). [ Pobierz całość w formacie PDF ]
  • zanotowane.pl
  • doc.pisz.pl
  • pdf.pisz.pl
  • szkicerysunki.xlx.pl
  •